uBO Lite (uBOL) estas per-MV3 reklamoblokilo.

La norma regularo kongruas kun la sama de uBlock Origin:

- Kunigitaj filtriloj de uBlock Origin
- EasyList
- EasyPrivacy
- Listo de serviloj kun reklamoj kaj spuriloj, de Peter Lowe

Vi povas ŝalti pli regularojn per la agorda paĝo -- alklaku la bildsimbolon de dento-radoj en la ŝprucfenestro.

uBOL estas tute indika, signifante ke la uBOL proceso ne bezonatas por filtri, kaj filtradon per aldonado de CSS/JS faras la retumilo mem anstataŭ la kromprogramo. Tiu ĉi signifas ke uBOL mem ne uzas rimedojn de la ĉefprocesoro aŭ memoro dum blokado -- la procezo de uBOL postuliĝas nur kiam vi uzas la ŝprucfenestron aŭ la agordajn paĝojn.
